욥기 33장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 33절
- 1 Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
- 2 Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
- 3 Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
- 4 La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
- 5 Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
- 6 Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
- 7 Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
- 8 Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
- 9 Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
- 10 Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
- 11 Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
- 12 Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
- 13 Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
- 14 Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
- 15 En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
- 16 Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
- 17 Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
- 18 Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.
- 19 Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
- 20 Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
- 21 Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
- 22 Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
- 23 Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
- 24 Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
- 25 Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
- 26 Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
- 27 Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
- 28 Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
- 29 Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
- 30 Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
- 31 Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
- 32 Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
- 33 Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗