욥기 32장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 22절
- 1 Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.
- 2 Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
- 3 kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
- 4 Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li.
- 5 Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
- 6 Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
- 7 Mi pensis: La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon.
- 8 Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
- 9 Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,
- 10 Tial mi diras: Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
- 11 Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.
- 12 Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
- 13 Ne diru: Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo.
- 14 Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.
- 15 Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.
- 16 Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,
- 17 Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
- 18 Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.
- 19 Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.
- 20 Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.
- 21 Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;
- 22 Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗