욥기 31장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 40절
- 1 Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
- 2 Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
- 3 Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
- 4 Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
- 5 Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
- 6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
- 7 Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
- 8 Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.
- 9 Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
- 10 Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
- 11 Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
- 12 Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
- 13 Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
- 14 Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
- 15 Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
- 16 Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
- 17 Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
- 18 Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
- 19 Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,
- 20 Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
- 21 Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
- 22 En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.
- 23 Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
- 24 Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
- 25 Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?
- 26 Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,
- 27 Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
- 28 Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
- 29 Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
- 30 Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
- 31 Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
- 32 Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
- 33 Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
- 34 En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
- 35 Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
- 36 Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
- 37 Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
- 38 Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
- 39 Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
- 40 Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗