욥기 30장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 31절
- 1 Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
- 2 Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;
- 3 Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;
- 4 Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.
- 5 El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;
- 6 En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj;
- 7 Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas;
- 8 Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
- 9 Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
- 10 Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
- 11 Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
- 12 Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
- 13 Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;
- 14 Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte.
- 15 Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo.
- 16 Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.
- 17 En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
- 18 Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo.
- 19 Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro.
- 20 Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.
- 21 Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
- 22 Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
- 23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta.
- 24 Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?
- 25 Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?
- 26 Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.
- 27 Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero.
- 28 Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.
- 29 Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj.
- 30 Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.
- 31 Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗