욥기 29장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 25절
- 1 Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:
- 2 Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
- 3 Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
- 4 Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;
- 5 Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;
- 6 Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!
- 7 Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,
- 8 Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris;
- 9 Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon;
- 10 La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato.
- 11 Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min;
- 12 Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.
- 13 Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi.
- 14 Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.
- 15 Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
- 16 Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;
- 17 Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon.
- 18 Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;
- 19 Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj.
- 20 Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano.
- 21 Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.
- 22 Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.
- 23 Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo.
- 24 Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis.
- 25 Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗