욥기 28장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 28절
- 1 La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.
- 2 La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
- 3 Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
- 4 Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
- 5 La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
- 6 Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
- 7 La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
- 8 Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.
- 9 Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
- 10 En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
- 11 Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.
- 12 Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?
- 13 La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
- 14 La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
- 15 Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
- 16 Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.
- 17 Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
- 18 Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
- 19 Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.
- 20 De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?
- 21 Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
- 22 La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
- 23 Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;
- 24 Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.
- 25 Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
- 26 Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
- 27 Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
- 28 Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗