욥기 27장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 23절
- 1 Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:
- 2 Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
- 3 Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
- 4 Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon.
- 5 Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.
- 6 Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
- 7 Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.
- 8 Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?
- 9 Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo?
- 10 Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo?
- 11 Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.
- 12 Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon?
- 13 Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
- 14 Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
- 15 Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
- 16 Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
- 17 Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.
- 18 Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.
- 19 Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
- 20 Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.
- 21 Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.
- 22 Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.
- 23 Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗