욥기 26장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 14절
- 1 Ijob respondis kaj diris:
- 2 Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!
- 3 Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
- 4 Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?
- 5 La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi.
- 6 Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron.
- 7 Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
- 8 Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.
- 9 Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.
- 10 Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.
- 11 La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio.
- 12 Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.
- 13 Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton.
- 14 Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗