욥기 23장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 17절
- 1 Ijob respondis kaj diris:
- 2 Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
- 3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
- 4 Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
- 5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
- 6 Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;
- 7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
- 8 Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
- 9 Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
- 10 Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
- 11 Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
- 12 Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
- 13 Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
- 14 Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
- 15 Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
- 16 Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
- 17 Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗