욥기 24장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 25절
- 1 Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
- 2 Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
- 3 Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
- 4 Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
- 5 Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
- 6 Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
- 7 Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
- 8 De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
- 9 Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon.
- 10 Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;
- 11 Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
- 12 El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
- 13 Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
- 14 Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
- 15 La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante: Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizaĝon.
- 16 En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
- 17 Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj, Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
- 18 Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
- 19 Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
- 20 Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo-
- 21 Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
- 22 Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
- 23 Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
- 24 Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
- 25 Ĉu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗