욥기 22장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 30절
- 1 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
- 2 Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
- 3 Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
- 4 Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo?
- 5 Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
- 6 Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
- 7 Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
- 8 Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
- 9 Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
- 10 Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.
- 11 Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?
- 12 Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
- 13 Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
- 14 La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
- 15 Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,
- 16 Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
- 17 Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
- 18 Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
- 19 La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin:
- 20 Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
- 21 Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.
- 22 Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
- 23 Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.
- 24 Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
- 25 Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
- 26 Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
- 27 Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
- 28 Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
- 29 Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
- 30 Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗