욥기 21장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 34절
- 1 Ijob respondis kaj diris:
- 2 Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.
- 3 Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
- 4 Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?
- 5 Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
- 6 Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.
- 7 Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
- 8 Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.
- 9 Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
- 10 Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
- 11 Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
- 12 Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
- 13 Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.
- 14 Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
- 15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
- 16 Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
- 17 Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
- 18 Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.
- 19 Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;
- 20 Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
- 21 Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
- 22 Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn?
- 23 Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;
- 24 Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
- 25 Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon.
- 26 Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.
- 27 Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;
- 28 Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?
- 29 Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:
- 30 En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.
- 31 Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?
- 32 Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.
- 33 Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.
- 34 Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗