욥기 20장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 29절
- 1 Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:
- 2 Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.
- 3 Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
- 4 Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,
- 5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
- 6 Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon,
- 7 Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?
- 8 Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.
- 9 Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.
- 10 Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.
- 11 Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.
- 12 Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango,
- 13 Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato:
- 14 Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li.
- 15 Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.
- 16 Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos.
- 17 Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
- 18 Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin.
- 19 Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
- 20 Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
- 21 Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.
- 22 Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.
- 23 Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
- 24 Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.
- 25 Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
- 26 Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
- 27 La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.
- 28 Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.
- 29 Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗