욥기 17장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 16절
- 1 Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi.
- 2 Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
- 3 Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
- 4 Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
- 5 Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.
- 6 Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.
- 7 Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.
- 8 La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
- 9 Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
- 10 Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon.
- 11 Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.
- 12 La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.
- 13 Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.
- 14 Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
- 15 Kion mi devas atendi? Kiu atentos mian esperon?
- 16 En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗