욥기 16장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 22절
- 1 Ijob respondis kaj diris:
- 2 Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.
- 3 Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?
- 4 Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
- 5 Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
- 6 Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi?
- 7 Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.
- 8 Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.
- 9 Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.
- 10 Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
- 11 Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.
- 12 Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.
- 13 Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon.
- 14 Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.
- 15 Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.
- 16 Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
- 17 Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura.
- 18 Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
- 19 Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
- 20 Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,
- 21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
- 22 Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗