욥기 18장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 21절
- 1 Ekparolis Bildad, la Ŝuĥano, kaj diris:
- 2 Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
- 3 Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
- 4 Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?
- 5 La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
- 6 La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.
- 7 Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
- 8 Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.
- 9 La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
- 10 Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
- 11 De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
- 12 Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
- 13 Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
- 14 Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.
- 15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.
- 16 Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
- 17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
- 18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.
- 19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.
- 20 La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.
- 21 Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗