욥기 15장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 35절
- 1 Ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
- 2 Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
- 3 Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
- 4 Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.
- 5 Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
- 6 Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.
- 7 Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?
- 8 Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon?
- 9 Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?
- 10 Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.
- 11 Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?
- 12 Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,
- 13 Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?
- 14 Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?
- 15 Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:
- 16 Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
- 17 Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
- 18 Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,
- 19 Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
- 20 Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;
- 21 Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
- 22 Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.
- 23 Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
- 24 Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;
- 25 Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,
- 26 Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.
- 27 Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
- 28 Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj.
- 29 Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.
- 30 Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.
- 31 La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco.
- 32 Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda.
- 33 Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.
- 34 Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton.
- 35 Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗