욥기 14장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 욥기 (Job) · 22절
- 1 Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
- 2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
- 3 Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!
- 4 Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.
- 5 Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
- 6 Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
- 7 Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.
- 8 Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo,
- 9 Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.
- 10 Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?
- 11 Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:
- 12 Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.
- 13 Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
- 14 Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.
- 15 Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.
- 16 Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon;
- 17 Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.
- 18 Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;
- 19 Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.
- 20 Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.
- 21 Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
- 22 Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗