예레미야애가 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 예레미야애가 (Lamentations) · 22절
- 1 Rememoru, ho Eternulo, kio fariĝis al ni; Rigardu kaj vidu nian malhonoron!
- 2 Nia heredaĵo transiris al fremduloj, Niaj domoj al aligentuloj.
- 3 Ni fariĝis orfoj senpatraj, Niaj patrinoj estas kiel vidvinoj.
- 4 Nian akvon ni trinkas pro mono; Nian lignon ni ricevas nur pro pago.
- 5 Oni pelas nin je nia kolo; Ni laciĝis, sed oni ne permesas al ni ripozi.
- 6 Al Egiptujo ni etendis la manon, Al Asirio, por satiĝi per pano.
- 7 Niaj patroj pekis, sed ili jam ne ekzistas; Kaj ni devas suferi pro iliaj malbonagoj.
- 8 Sklavoj regas super ni; Kaj neniu liberigas nin el iliaj manoj.
- 9 Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon, Pro la glavo en la dezerto.
- 10 Nia haŭto varmegiĝis kiel forno, Por la kruela malsato.
- 11 La virinojn en Cion ili senhonorigis, La virgulinojn en la urboj de Judujo.
- 12 La princoj estas pendigitaj je siaj manoj; La maljunulojn oni ne respektis.
- 13 La junuloj devas porti muelŝtonojn; La knaboj falas sub la lignoŝarĝoj.
- 14 La maljunuloj jam ne sidas ĉe la pordegoj, La junuloj jam ne kantas.
- 15 Malaperis la gajeco de nia koro; Niaj dancrondoj aliformiĝis en funebron.
- 16 Defalis la krono de nia kapo; Ho ve al ni, ke ni pekis!
- 17 Pro tio senfortiĝis nia koro, Pro tio senlumiĝis niaj okuloj:
- 18 Pro la monto Cion, ke ĝi fariĝis dezerta, Ke vulpoj vagas sur ĝi.
- 19 Sed Vi, ho Eternulo, kiu restas eterne Kaj kies trono staras de generacio al generacio,
- 20 Kial Vi forgesis nin kvazaŭ por eterne, Forlasis nin por longa tempo?
- 21 Reirigu nin, ho Eternulo, al Vi, ke ni revenu; Renovigu niajn tagojn kiel en la tempo antaŭa.
- 22 Ĉar ĉu Vi nin tute forpuŝis? Vi tre forte ekkoleris kontraŭ ni.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗