예레미야애가 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 예레미야애가 (Lamentations) · 22절
- 1 Kiele senbriliĝis la oro, ŝanĝiĝis la bonega metalo! La ŝtonoj de la sanktejo kuŝas disĵetitaj en la komenco de ĉiuj stratoj!
- 2 La karaj filoj de Cion, havantaj la valoron de plej pura oro, Kiele ili similiĝis al argilaj potoj, faritaĵo de potisto!
- 3 Eĉ ŝakaloj donas siajn mamojn kaj nutras siajn idojn; Sed la filino de mia popolo fariĝis kruela, kiel strutoj en la dezerto.
- 4 La lango de suĉinfano algluiĝis al ĝia palato pro soifo; Infanoj petas panon, sed neniu donas al ili.
- 5 Kiuj antaŭe manĝadis frandaĵojn, tiuj senfortiĝas nun pro malsato sur la stratoj; Kiuj estis edukitaj sur purpuro, tiuj ruliĝas nun sur sterko.
- 6 La pekoj de la filino de mia popolo estas pli grandaj, ol la pekoj de Sodom, Kiu estis renversita momente, kaj manoj ĝin ne turmentis.
- 7 Ŝiaj princoj estis pli puraj ol neĝo, pli klaraj ol lakto; Ilia vizaĝo estis pli ruĝa ol koraloj, ili aspektis kiel safiro;
- 8 Nun ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo; oni ne rekonas ilin sur la stratoj; Ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj, velksekiĝis kiel ligno.
- 9 Pli bone estis al tiuj, kiuj mortis de glavo, ol al tiuj, kiuj mortas de malsato, Kiuj senfortiĝas kaj pereas pro manko de produktaĵoj de kampo.
- 10 La manoj de kompatemaj virinoj kuiris iliajn infanojn; Kaj ĉi tiuj fariĝis ilia manĝaĵo en la mizerego de la filino de mia popolo.
- 11 La Eternulo plene elĉerpis Sian koleron, Li elverŝis la flamon de Sia indigno; Li ekbruligis en Cion fajron, kiu ekstermis ĝiajn fundamentojn.
- 12 Ne kredis la reĝoj de la tero, nek ĉiuj loĝantoj de la mondo, Ke malamiko kaj kontraŭulo eniros en la pordegojn de Jerusalem.
- 13 Tio fariĝis pro la pekoj de ĝiaj profetoj, pro la malbonagoj de ĝiaj pastroj, Kiuj verŝadis en ĝi sangon de virtuloj.
- 14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tuŝi iliajn vestojn.
- 15 Oni kriis al ili: For, malpuruloj! for, for, ne altuŝiĝu! Kiam ili foriĝadis kaj vagadis, oni diradis inter la nacioj: Ili ne plu loĝos tie.
- 16 La vizaĝo de la Eternulo ilin disĵetis, kaj jam ne volas rigardi ilin; Pastrojn ili ne respektis, plejaĝulojn ili ne kompatis.
- 17 Ankoraŭ laciĝadis niaj okuloj, atendante senvaloran helpon; Streĉe ni atendis nacion, kiu ne povas helpi.
- 18 Ili glitigis niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj. Alproksimiĝis nia fino; pleniĝis nia tempo, ĉar venis nia fino.
- 19 Pli rapidaj ol agloj de la ĉielo estis niaj persekutantoj; Sur la montoj ili postkuris nin, en la dezerto ili faris embuskojn kontraŭ ni.
- 20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
- 21 Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
- 22 Finiĝis viaj malbonagoj, ho filino de Cion; Li vin ne plu forkondukigos; Sed viajn malbonagojn, ho filino de Edom, Li punos, Li malkovros viajn pekojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗