예레미야애가 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 예레미야애가 (Lamentations) · 66절
- 1 Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
- 2 Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
- 3 Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
- 4 Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
- 5 Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
- 6 En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
- 7 Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
- 8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
- 9 Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
- 10 Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
- 11 Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
- 12 Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.
- 13 En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
- 14 Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
- 15 Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.
- 16 Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
- 17 Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
- 18 Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
- 19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
- 20 Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
- 21 Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
- 22 Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
- 23 Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
- 24 Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
- 25 La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
- 26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
- 27 Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
- 28 Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
- 29 Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
- 30 Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
- 31 Ĉar ne por eterne forlasas la Sinjoro;
- 32 Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
- 33 Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
- 34 Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,
- 35 Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,
- 36 Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero-Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
- 37 Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
- 38 Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
- 39 Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
- 40 Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
- 41 Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
- 42 Ni pekis kaj malobeis, kaj Vi ne pardonis.
- 43 Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
- 44 Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
- 45 Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
- 46 Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
- 47 Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
- 48 Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
- 49 Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
- 50 Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
- 51 Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
- 52 Senkaŭze ĉasas min kiel birdon miaj malamikoj;
- 53 Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
- 54 Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.
- 55 Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
- 56 Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
- 57 Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
- 58 Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
- 59 Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
- 60 Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
- 61 Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
- 62 La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
- 63 Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
- 64 Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
- 65 Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
- 66 Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗