역대상 3장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대상 (1 Chronicles) · 24절
- 1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;
- 2 la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit;
- 3 la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;
- 4 ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.
- 5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;
- 6 Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,
- 7 Noga, Nefeg, Jafia,
- 8 Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ.
- 9 Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.
- 10 La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi tiu: Jehoŝafat;
- 11 la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu: Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ;
- 12 la filo de ĉi tiu: Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam;
- 13 la filo de ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu: Manase;
- 14 la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija.
- 15 La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.
- 16 La filoj de Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.
- 17 La filoj de Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel,
- 18 Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja.
- 19 La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel: Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;
- 20 ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab- Ĥesed.
- 21 La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.
- 22 La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat-ses.
- 23 La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam-tri.
- 24 La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani-sep.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗