역대상 2장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대상 (1 Chronicles) · 55절
- 1 Jen estas la filoj de Izrael: Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun,
- 2 Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer.
- 3 La filoj de Jehuda: Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin.
- 4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin.
- 5 La filoj de Perec: Ĥecron kaj Ĥamul.
- 6 La filoj de Zeraĥ: Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin.
- 7 La filoj de Karmi: Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo.
- 8 La filoj de Etan: Azarja.
- 9 La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li: Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj.
- 10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda;
- 11 Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon;
- 12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon;
- 13 Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea,
- 14 la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj,
- 15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David.
- 16 Iliaj fratinoj estis: Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis: Abiŝaj, Joab, kaj Asahel-tri.
- 17 Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido.
- 18 Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj: Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon.
- 19 Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron.
- 20 Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon.
- 21 Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon.
- 22 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead.
- 23 Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead.
- 24 Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa.
- 25 La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis: la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija.
- 26 Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam.
- 27 La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis: Maac, Jamin, kaj Eker.
- 28 La filoj de Onam estis: Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis: Nadab kaj Abiŝur.
- 29 La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon.
- 30 La filoj de Nadab estis: Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj.
- 31 La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj.
- 32 La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis: Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj.
- 33 La filoj de Jonatan estis: Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel.
- 34 Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa;
- 35 kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon.
- 36 Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon.
- 37 Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon.
- 38 Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan.
- 39 Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan.
- 40 Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon.
- 41 Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman.
- 42 La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeel: lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron.
- 43 La filoj de Ĥebron: Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema.
- 44 Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon.
- 45 La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur.
- 46 Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon.
- 47 La filoj de Jedaj estis: Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf.
- 48 Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan.
- 49 Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa.
- 50 Tio estis la idoj de Kaleb: la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata: Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim,
- 51 Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet-Gader.
- 52 Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn: Haroe, duono de la Menuĥot.
- 53 La familioj de Kirjat-Jearim estis: la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj.
- 54 La idoj de Salma: la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj;
- 55 kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗