역대상 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 역대상 (1 Chronicles) · 54절
- 1 Adam, Set, Enoŝ,
- 2 Kenan, Mahalalel, Jared,
- 3 Ĥanoĥ, Metuŝelaĥ, Lemeĥ,
- 4 Noa, Ŝem, Ĥam, kaj Jafet.
- 5 La filoj de Jafet: Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Meŝeĥ, kaj Tiras.
- 6 La filoj de Gomer: Aŝkenaz, Rifat, kaj Togarma.
- 7 La filoj de Javan: Eliŝa, Tarŝiŝ, Kitim, kaj Dodanim.
- 8 La filoj de Ĥam: Kuŝ, Micraim, Put, kaj Kanaan.
- 9 La filoj de Kuŝ: Seba, Ĥavila, Sabta, Raama, kaj Sabteĥa. La filoj de Raama: Ŝeba kaj Dedan.
- 10 Kuŝ naskigis ankaŭ Nimrodon; ĉi tiu komencis esti potenculo sur la tero.
- 11 Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuĥidojn,
- 12 la Patrusidojn, la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj), kaj la Kaftoridojn.
- 13 De Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet,
- 14 la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgaŝidoj,
- 15 la Ĥividoj, la Arkidoj, la Sinidoj,
- 16 la Arvadidoj, la Cemaridoj, la Ĥamatidoj.
- 17 La filoj de Ŝem: Elam, Aŝur, Arpaĥŝad, Lud, Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ.
- 18 De Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, de Ŝelaĥ naskiĝis Eber.
- 19 Al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan.
- 20 De Joktan naskiĝis Almodad, Ŝelef, Ĥacarmavet, Jeraĥ,
- 21 Hadoram, Uzal, Dikla,
- 22 Ebal, Abimael, Ŝeba,
- 23 Ofir, Ĥavila, kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Joktan.
- 24 Ŝem, Arpaĥŝad, Ŝelaĥ,
- 25 Eber, Peleg, Reu,
- 26 Serug, Naĥor, Teraĥ,
- 27 Abram (tio estas Abraham).
- 28 La filoj de Abraham: Isaak kaj Iŝmael.
- 29 Jen estas ilia genealogio: de Iŝmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam,
- 30 Miŝma, Duma, Masa, Ĥadad, Tema,
- 31 Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Iŝmael.
- 32 La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn ŝi naskis: Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak, kaj Ŝuaĥ. Kaj la filoj de Jokŝan estis Ŝeba kaj Dedan.
- 33 La filoj de Midjan: Efa, Efer, Ĥanoĥ, Abida, kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
- 34 Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak: Esav kaj Izrael.
- 35 La filoj de Esav: Elifaz, Reuel, Jeuŝ, Jalam, kaj Koraĥ.
- 36 La filoj de Elifaz: Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek.
- 37 La filoj de Reuel: Naĥat, Zeraĥ, Ŝama, kaj Miza.
- 38 La filoj de Seir: Lotan, Ŝobal, Cibeon, Ana, Diŝon, Ecer, kaj Diŝan.
- 39 La filoj de Lotan: Ĥori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna.
- 40 La filoj de Ŝobal: Aljan, Manaĥat, Ebal, Ŝefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon: Aja kaj Ana.
- 41 La filoj de Ana: Diŝon. La filoj de Diŝon: Ĥamran, Eŝban, Jitran, kaj Keran.
- 42 La filoj de Ecer: Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Diŝan: Uc kaj Aran.
- 43 Jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝo ĉe la Izraelidoj: Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba.
- 44 Kaj Bela mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Jobab, filo de Zeraĥ, el Bocra.
- 45 Kaj Joab mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥuŝam, el la lando de la Temanidoj.
- 46 Kaj Ĥuŝam mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit.
- 47 Kaj Hadad mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Samla el Masreka.
- 48 Kaj Samla mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero.
- 49 Kaj Ŝaul mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor.
- 50 Kaj Baal-Ĥanan mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab.
- 51 Kaj Hadad mortis. Tiam la ĉefoj de Edom estis: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet,
- 52 ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon,
- 53 ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar,
- 54 ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗