아가 8장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 14절
- 1 Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu suĉis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.
- 2 Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino; Vi instruus min, Kaj mi trinkigus al vi la spicitan vinon kaj la granatsukon.
- 3 Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Kaj lia dekstra ĉirkaŭprenu min!
- 4 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
- 5 Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino.
- 6 Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo.
- 7 Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi ĝin; Se homo proponus doni la tutan havaĵon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpuŝus.
- 8 Nia fratino ankoraŭ estas malgranda, Kaj mamojn ŝi ankoraŭ ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos ŝin?
- 9 Se ŝi estos muro, ni konstruos sur ŝi arĝentan palacon; Kaj se ŝi estos pordo, ni ĉirkaŭbaros ŝin per traboj el cedro.
- 10 Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron.
- 11 Salomono posedis vinberĝardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinberĝardenon al gardistoj; Ĉiu devas alporti milon da arĝentaj moneroj pro ĝiaj fruktoj.
- 12 Mia propra vinberĝardeno estas antaŭ mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de ĝiaj fruktoj.
- 13 Ho vi, loĝantino de la ĝardenoj, La kamaradoj volas aŭskulti vian voĉon; Al mi ĝin aŭdigu.
- 14 Forkuru, ho mia amato, Kaj similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗