아가 7장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 13절
- 1 Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj.
- 2 Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;
- 3 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino;
- 4 Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
- 5 Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.
- 6 Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!
- 7 Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
- 8 Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
- 9 Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
- 10 Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
- 11 Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.
- 12 Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.
- 13 La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗