이사야 1장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 이사야 (Isaiah) · 31절
- 1 Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo.
- 2 Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.
- 3 Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.
- 4 Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen.
- 5 Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
- 6 De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.
- 7 Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
- 8 Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata.
- 9 Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
- 10 Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!
- 11 Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
- 12 Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton?
- 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!
- 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin.
- 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
- 16 Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi.
- 17 Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.
- 18 Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.
- 19 Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero;
- 20 sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo.
- 21 Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj.
- 22 Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo.
- 23 Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.
- 24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj.
- 25 Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.
- 26 Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.
- 27 Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto.
- 28 La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos.
- 29 Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis.
- 30 Ĉar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno, kiu ne havas akvon.
- 31 Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗