아가 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 16절
- 1 Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.
- 2 Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
- 3 Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?
- 4 Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
- 5 Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro.
- 6 Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
- 7 La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.
- 8 Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
- 9 Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin?
- 10 Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo.
- 11 Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;
- 12 Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;
- 13 Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;
- 14 Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;
- 15 Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;
- 16 Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗