아가 5장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 16절 · 대역: King James Version
| 절 | Esperanto | King James Version |
|---|---|---|
| 1 | Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj. | I am come into my garden, my sister, my spouse: I have gathered my myrrh with my spice; I have eaten my honeycomb with my honey; I have drunk my wine with my milk: eat, O friends; drink, yea, drink abundantly, O beloved. |
| 2 | Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto. | I sleep, but my heart waketh: it is the voice of my beloved that knocketh, saying, Open to me, my sister, my love, my dove, my undefiled: for my head is filled with dew, and my locks with the drops of the night. |
| 3 | Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu? | I have put off my coat; how shall I put it on? I have washed my feet; how shall I defile them? |
| 4 | Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin. | My beloved put in his hand by the hole of the door, and my bowels were moved for him. |
| 5 | Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro. | I rose up to open to my beloved; and my hands dropped with myrrh, and my fingers with sweet smelling myrrh, upon the handles of the lock. |
| 6 | Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi. | I opened to my beloved; but my beloved had withdrawn himself, and was gone: my soul failed when he spake: I sought him, but I could not find him; I called him, but he gave me no answer. |
| 7 | La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon. | The watchmen that went about the city found me, they smote me, they wounded me; the keepers of the walls took away my veil from me. |
| 8 | Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo. | I charge you, O daughters of Jerusalem, if ye find my beloved, that ye tell him, that I am sick of love. |
| 9 | Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin? | What is thy beloved more than another beloved, O thou fairest among women? what is thy beloved more than another beloved, that thou dost so charge us? |
| 10 | Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo. | My beloved is white and ruddy, the chiefest among ten thousand. |
| 11 | Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo; | His head is as the most fine gold, his locks are bushy, and black as a raven. |
| 12 | Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj; | His eyes are as the eyes of doves by the rivers of waters, washed with milk, and fitly set. |
| 13 | Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon; | His cheeks are as a bed of spices, as sweet flowers: his lips like lilies, dropping sweet smelling myrrh. |
| 14 | Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj; | His hands are as gold rings set with the beryl: his belly is as bright ivory overlaid with sapphires. |
| 15 | Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj; | His legs are as pillars of marble, set upon sockets of fine gold: his countenance is as Lebanon, excellent as the cedars. |
| 16 | Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem. | His mouth is most sweet: yea, he is altogether lovely. This is my beloved, and this is my friend, O daughters of Jerusalem. |
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗
King James Version — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: GPL