아가 4장 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 아가 (Song of Songs) · 16절
- 1 Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela; Viaj okuloj estas kolombaj, malantaŭ via vualo. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
- 2 Viaj dentoj estas kiel tondotaj ŝafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; Ĉiuj estas en paroj, Kaj ne mankas eĉ unu el ili.
- 3 Viaj lipoj estas kiel ruĝa fadeno, Kaj via elparolado estas bela; Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaŭ via vualo.
- 4 Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo; Mil ŝildoj pendas sur ĝi, Ĉiuj ŝildoj de la potenculoj.
- 5 Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, ĝemeloj de gazelino, Kiuj sin paŝtas inter la rozoj.
- 6 Ĝis la tago malvarmetiĝos kaj la ombroj forkuros, Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altaĵo de olibano.
- 7 Via tutaĵo estas bela, mia amatino; Vi ne havas difekton.
- 8 Kun mi el Lebanon venu, ho mia fianĉino, Kun mi el Lebanon; Rigardu malsupren de la pinto de Amana, De la pinto de Senir kaj Ĥermon, El la kavernoj de la leonoj, De la montoj de la leopardoj.
- 9 Vi kortuŝis min, mia fratino, mia fianĉino; Vi kortuŝis min per unu ekrigardo de viaj okuloj, Per unu ĉeno de sur via kolo.
- 10 Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fianĉino! Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino! Kaj la bonodoro de viaj parfumaĵoj estas pli bona, ol ĉiaj aromaĵoj!
- 11 Mielo gutadas el viaj lipoj, ho mia fianĉino; Mielo kaj lakto kuŝas sub via lango; Kaj la bonodoro de viaj vestoj estas kiel la bonodoro de Lebanon.
- 12 Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.
- 13 Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
- 14 Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj;
- 15 Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
- 16 Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗