로그인

시편 99편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절

  1. 1 La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
  2. 2 La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
  3. 3 Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
  4. 4 Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
  5. 5 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.
  6. 6 Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
  7. 7 El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
  8. 8 Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
  9. 9 Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗