시편 98편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 9절
- 1 Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
- 2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
- 3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
- 4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.
- 5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
- 6 Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
- 7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
- 8 La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje,
- 9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗