시편 100편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 5절
- 1 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero!
- 2 Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
- 3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
- 4 Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;
- 5 Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗