시편 97편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 12절
- 1 La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.
- 2 Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
- 3 Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
- 4 Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.
- 5 Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
- 6 La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
- 7 Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
- 8 Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
- 9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
- 10 Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
- 11 Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn.
- 12 Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗