시편 91편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 16절
- 1 Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
- 2 Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
- 3 Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
- 4 Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
- 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
- 6 Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
- 7 Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
- 8 Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
- 9 Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
- 10 Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
- 11 Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
- 12 Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
- 13 Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
- 14 Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
- 15 Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
- 16 Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗