시편 90편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 17절
- 1 Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
- 2 Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
- 3 Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
- 4 Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
- 5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
- 6 Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
- 7 Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
- 8 Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
- 9 Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
- 10 La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
- 11 Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?
- 12 Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron.
- 13 Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.
- 14 Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
- 15 Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
- 16 Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
- 17 Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗