시편 78편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 72절
- 1 Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
- 2 Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
- 3 Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
- 4 Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
- 5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
- 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
- 7 Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
- 8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
- 9 La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
- 10 Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
- 11 Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
- 12 Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
- 13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
- 14 Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
- 15 Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
- 16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
- 17 Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
- 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
- 19 Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
- 20 Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
- 21 Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
- 22 Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
- 23 Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
- 24 Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
- 25 Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
- 26 Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
- 27 Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
- 28 Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
- 29 Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
- 30 Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
- 31 La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
- 32 Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
- 33 Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
- 34 Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
- 35 Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
- 36 Sed ili flatis al Li per sia buŝo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
- 37 Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
- 38 Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
- 39 Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.
- 40 Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
- 41 Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
- 42 Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
- 43 Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
- 44 Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.
- 45 Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
- 46 Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;
- 47 Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
- 48 Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
- 49 Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
- 50 Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
- 51 Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.
- 52 Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
- 53 Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
- 54 Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
- 55 Li forpelis antaŭ ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
- 56 Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
- 57 Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
- 58 Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
- 59 Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
- 60 Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
- 61 Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
- 62 Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
- 63 Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
- 64 Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
- 65 Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
- 66 Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
- 67 Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
- 68 Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
- 69 Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
- 70 Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
- 71 De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
- 72 Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗