시편 68편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 35절
- 1 Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
- 2 Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
- 3 Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.
- 4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.
- 5 Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo.
- 6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
- 7 Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.
- 8 La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.
- 9 Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
- 10 Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.
- 11 Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
- 12 Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
- 13 Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
- 14 Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.
- 15 Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
- 16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?
- 17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
- 18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
- 19 Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.
- 20 Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
- 21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
- 22 Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
- 23 Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.
- 24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
- 25 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
- 26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.
- 27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
- 28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
- 29 Pro Via templo en Jerusalem Sela. La reĝoj alportos al Vi donacojn.
- 30 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
- 31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.
- 32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.
- 33 Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.
- 34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.
- 35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗