시편 69편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 36절
- 1 Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
- 2 Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
- 3 Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
- 4 Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
- 5 Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
- 6 Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
- 7 Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
- 8 Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
- 9 Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
- 10 Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
- 11 Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
- 12 Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
- 13 Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
- 14 Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
- 15 Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
- 16 Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
- 17 Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
- 18 Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
- 19 Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
- 20 Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
- 21 Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
- 22 Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
- 23 Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
- 24 Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
- 25 Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
- 26 Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
- 27 Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
- 28 Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
- 29 Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
- 30 Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
- 31 Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
- 32 Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
- 33 Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
- 34 Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
- 35 Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
- 36 Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗