시편 61편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절
- 1 Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon.
- 2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
- 3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko.
- 4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.
- 5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. Sela.
- 6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
- 7 Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
- 8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗