시편 55편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 23절
- 1 Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
- 2 Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
- 3 Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
- 4 Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
- 5 Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
- 6 Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
- 7 Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
- 8 Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
- 9 Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
- 10 Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
- 11 Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
- 12 Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi-mi kaŝus min de li;
- 13 Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
- 14 Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
- 15 La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
- 16 Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.
- 17 Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
- 18 Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.
- 19 Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion.
- 20 Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;
- 21 Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
- 22 Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
- 23 Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗