시편 54편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절
- 1 Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
- 2 Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.
- 3 Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.
- 4 Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
- 5 Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
- 6 Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
- 7 Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗