시편 43편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 5절
- 1 Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
- 2 Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min? Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
- 3 Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
- 4 Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
- 5 Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗