시편 34편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 22절
- 1 Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
- 2 Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
- 3 Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.
- 4 Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
- 5 Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
- 6 Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
- 7 Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
- 8 Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
- 9 Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
- 10 Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
- 11 Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
- 12 Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
- 13 Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
- 14 Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
- 15 La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
- 16 La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
- 17 Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
- 18 Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
- 19 Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
- 20 Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
- 21 La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.
- 22 La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗