시편 33편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 22절
- 1 Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.
- 2 Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
- 3 Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.
- 4 Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
- 5 Li amas justecon kaj juĝon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
- 6 Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
- 7 Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.
- 8 Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
- 9 Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis.
- 10 La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
- 11 La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
- 12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
- 13 El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn.
- 14 De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
- 15 Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
- 16 La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
- 17 Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
- 18 Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,
- 19 Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
- 20 Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
- 21 Ĉar pro Li ĝojas nia koro, Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
- 22 Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗