시편 16편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 11절
- 1 Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi.
- 2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.
- 3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
- 4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
- 5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.
- 6 Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.
- 7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
- 8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
- 9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge.
- 10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
- 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗