시편 15편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 5절
- 1 Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
- 2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
- 3 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
- 4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
- 5 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗