시편 14편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 7절
- 1 La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
- 2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
- 3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
- 4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
- 5 Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
- 6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
- 7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗