시편 140편 Esperanto
Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 13절
- 1 Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;
- 2 Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;
- 3 Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
- 4 Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
- 5 Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
- 6 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
- 7 Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
- 8 Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.
- 9 La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
- 10 Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
- 11 Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
- 12 Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.
- 13 Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.
Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗