로그인

시편 130편 Esperanto

Esperanto · 에스페란토 · 시편 (Psalms) · 8절

  1. 1 El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.
  2. 2 Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
  3. 3 Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
  4. 4 Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.
  5. 5 Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
  6. 6 Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.
  7. 7 Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo.
  8. 8 Kaj Li liberigos Izraelon De ĉiuj liaj pekoj.

Esperanto — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) · 출처 ↗